Ĉielon vian kovru, Zeŭs',
Per nubvaporo!
Kaj provu, kvazaŭ knab'
Senkapiginta kardojn,
Kun kverkoj vin kaj montosuproj!
Devas al mi teron mian
Ja lasi stari,
Kaj mian ĉaledon,
Kiun vi ne konstruis,
Kaj mian fornelon,
Pro kies ardo
Vi min envias.
Ne konas mi pli kompatindan
Sub la suno, ol vin Diaron.
Nutriĝas vi mizere
De oferdepagoj
Kaj preĝospireto
Via Moŝto
Kaj pereus, se estus
Ne infanoj kaj almozuloj
Esperemaj stultuloj.
Kiam infano mi estis,
Ne sciis kie elen aŭ enen,
Mi turnis la devojiĝintan okulon
Sunen, kvazaŭ estus supere
Orelo aŭdonta mian lamenton,
Kor' kvazaŭ la mia,
Kompatonta la premegatulon.
Kiu helpis min kontraŭ
La Titanara senbrideco?
Kiu de morto min savis,
De sklavec'?
Ĉu vi ne ĉion mem atingis,
Sankte ardanta koro?
Kaj ardsendis, juna kaj bona,
Trompita, savodankon
Supren al la dormanto?
Mi do vin gloru? Por kio?
Ĉu vi la dolorojn mildigis
Ajntempe de la ŝarĝito,
Ĉu vi la larmojn kalmigis
Ajntempe de la timanto?
Ĉu ne min kiel viron forĝis
La tempo ĉiopova
Kaj la fato eterna,
Miaj mastroj kaj viaj?
Ĉu imagis do vi,
Ke mi la vivon abomenu,
Fuĝu en dezertojn,
Ĉar ne ĉiuj knabmateno-
Flororevoj maturiĝis?
Jen sidas mi, formas homojn
Laŭ mia bildo,
Genton, kiu al mi similu,
Por suferi, plori,
Ĝui kaj por ĝoji,
Kaj vin ne atenti,
Kiel mi.
|
Bedecke deinen Himmel, Zeus, |
3.20.2013
Johann Wolfang von Goethe: Prometeo (Prometheus)
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment