4.26.2013

Jeremy Browne/Willi Schlüter/Insa Schulz-Heyn: Fajfisto Muzikis – Reekprenado (The Piper Just Played – Reprise / Er Spielte So Schön)

Fajfisto muzikis, ni ĉiuj lin sekvis;
Kaj kvazaŭ drogecis, farendis forir' –
Kaj ĉiuj eliris tra la muraj pordegoj,
Fordancis elurben malantaŭ la vir'.
Li gvidis l' infanojn laŭ la Vezerbordo,
Mi ne povis kuri, do mi sekvis laŭ son';
Kaj dance kaj kante ni montareniĝis –
Sed grizis la montoj sen ebla rekon'.

Aperis – jen! – ega kaj tombnigra truo –
L' infanoj plumarŝis sen ajna atent',
Jen! ili eniris, mi ne povis sekvi;
Jam antaŭ alveno fariĝis silent' –
Aŭdeblis nek fajfo, nek infanarsonoj –
La kavo fermiĝis kvazaŭ de fantom';
Forestis l' infanoj, kaj danco kaj tonoj,
La vento frostblovis; kaj for ĉiu hom' –
Er spielte so schön, wir folgten ihm alle;
Es war wie 'ne Droge, wir mussten gehn –
Sie gingen hinaus aus den Toren der Mauern,
Doch ich blieb zurück, konnt' sie bald nicht mehr sehn.
Er führte sie weiter am Ufer der Weser,
Ich konnte nicht laufen, doch ich folgte dem Klang;
Und singend und tanzend ging's fern zu den Bergen –
Den hohen und grauen, und mir wurde bang.

Da tat sich ein riesiges dumpfschwarzes Loch auf –
Die Kinder zogen weiter, nur den Pfeifer im Blick,
Sie gingen hinein, ich konnte kaum folgen;
Doch als ich dort ankam, verstummt' die Musik –
Es war totenstille, kein Laut war zu hören –
Da schloss sich die Höhle wie von Geisterhand;
Kein Kind war zu sehen, kein Ton zu vernehmen,
Der Wind blies so kalt dort; und ich war allein –

Ĉi tiu kanto estas parto de la muzika teatraĵo "RATS!" ("RATOJ!") temanta pri la Ratkaptisto de Hameln, kaj ĝi kantiĝas de la kripla infano.
Originalmuziko troviĝas en la retpaĝo de Nigel Hess, la komponinto (parenteze k neinterese: Mi ne vere ŝatas tiun interpreton. Mi elkreskis kun la Germana versio/interpreto..)
Mi faris la E-igon sur la bazo de la Germana versio de la kanto. Jen la Anglalingva originalteksto:

The Piper just played, the children all followed,
You couldn't resist it, you just had to go;
The children all danced right out of the city,
But I fell behind them 'cause I was too slow.
He led us away along by the river,
But I fell behind, so I followed the sound:
Still playing his pipe, he made for the mountain,
But it was so steep that I thought he'd turn round!

But then a huge stone just suddenly lifted
To show a great hole in the side of a hill;
And in they all went, and I scrambled after;
Before I could get there, the music stood still.
The music stood still before I could follow,
The air became colder and down fell the stone;
They just disappeared right under the mountain,
They left me behind them and I was alone.

4.25.2013

Jeremy Browne: Fajfisto Muzikis (The Piper Just Played)

Fajfisto muzikis,
Ratece ja sonis –
Kvazaŭ l' tutan tempon
Li nur fanfaronis.
Manĝaĵon ni lasis
Duone glutita,
Kaj sekvis fiulon,
Vi – estu damnita!

Profundis la akvo;
Li gvidis nin enen,
Kaj kvazaŭ venenen
Ni sekvis laŭ son' –
Nur mi diluviĝis
Al la riverbordo,
Kaj se mi lin trovos,
Mi – venĝos, per Di'!
The Piper just played,
It sounded so ratty –
It drove us half batty,
We had to submit.
We dropped all our nosh,
We left it half swallowed,
We got up and followed
That pipe-playing twit!

That river is deep;
He took us straight down there
And watched us all drown there,
'cause rats cannot swim!
But I was washed up,
He left me there choking,
And now I'm all soaking,
So **** to him!

Originalmuziko

Tiu ĉi kanto troveblas en la muzika teatraĵo "RATS!" ("RATOJ!") far Nigel Hess kaj Jeremy Browne, kiu temas pri la rakonto "La ratkaptisto de Hameln". La kanto "Fajfisto Muzikis" estas kantita de la ratoreĝo.
Ankaŭ ekzistas bela (fietvorthavanta) Germanlingva versio de ĉi kanto, tradukita de Willi Schlüter/Insa Schulz-Heyn:

Das Liedchen des Pfeifers
Hat uns so entzückt,
Es machte uns alle
Völlig verrückt.
Ich weiß nicht, warum
Sich nun alle freuen –
Dein Lied war beschissen,
Das wirst du bereuen!

Das Wasser war tief,
Doch er trieb uns hin
Und rief uns noch zu:
Mit euch ist's vorbei!
Mich trieb es ans Ufer,
Der Fluss ließ nur mich frei
Und wenn ich ihn finde,
Dann scheiß' ich auf ihn!

Ĝi estas parto de la Germanigo de la tuta muzika teatraĵo prezentata regule somere en Hameln, ekinte en la jaro 2000. (Eta neinteresa fakto: En, laŭ-mia-pense, la jaro 2011, kelkaj tekstpartoj en la teatraĵo novtradukiĝis, parte por ke oni havu pli laŭvortan tradukon. La teatraĵo ĝenerale EGE spektindas (kaj mi celas EGE!), sed mi persone pli ŝatas la unuan Germanigon – nemirinde, vidante ke tra eble dek jaroj, regulaj feriotempaj vizitoj de la teatraĵo ne malgrave formis min kiel personon [rigardante kaj la muzikguston kaj plej diversajn soci-/filozofiajn aspektojn. Mi supozas.].)

4.21.2013

Matthias Brodowy: Nesufiĉa (Unzulänglich)

Terure tremantaj nebultrempoj
Eliĝas kvazaŭ putrokreaĵoj
El la arbarmusko
Kaj ventas vante
Kvazaŭ vaporo
Kontraŭ la velkan vaganton.

Olda kverko
Akompanas plore plende
La seneman sonadon
De malmole muĝanta mortosonorilo
Kies sola tono minora
De l' vivo krepuskon devigas.

JEN!
Soleca korvo
Sin svingas kriaĉe kriĉante
Kontraŭ la palan profundon de l' apokalipso.
Diablece diboĉa pensaro
Trotas triste truen.

Ho, morna, malluma arbaro
Kiu de la nokto nigrecon
Proprigis al vi,
Prenu min!
Tiru min en la muĝan malalton
De l' amika mizero!

Petege turniĝas rigardo mia
Lupece
Al la nubokovrita luno.

Kaj unu lasta demando cirkulas
Tra mia kaduka trabaĵo:
KIAL‽
Schaurig schaudernde Nebelschwaden
Entsteigen Modergestalten gleich
Dem Waldesmoos
Und wehen wirrend
Wie Weihrauch
Dem welken Wanderer entgegen.

Eine alte Eiche
Begleitet klagend knarrend
Das lustlose Läuten
Einer tönernd tönenden Totenglocke
Deren einsamer Ton in moll
Des Lebens Dämmerung erzwingt.

DA!
Ein einsamer Rabe
Schwingt sich kreischend krähend
Dem fahlen Abgrund der Apokalypse entgegen.
Schweflig schwelgende Gedanken
Traben trübend talwärts.

Oh, düsterer, dunkler Wald
Der du der Nacht Schwärze
Dir zu eigen machtest,
Nimm mich!
Zieh mich in die tosende Tiefe
Der trauten Tristesse!

Flehend schweift mein Blick
Wolfesgleich
Dem wolkenverhangenen Monde zu.

Und eine letzte Frage kreist
Durch mein morsches Gebälk:
WARUM‽

4.19.2013

William Carlos Williams: La Ĉarumo Ruĝa (The Red Wheelbarrow)

tiom dependas
de
ĉarumo
ruĝa
glazurita pluv-
akve
apud la blankaj
kokoj
so much depends
upon
a red wheel
barrow
glazed with rain
water
beside the white
chickens

4.17.2013

The Mountain Goats (La Montokaproj): Am' Am' Am' (Love Love Love)

Surglaven falis Ŝaul,
En plej-grand-mizer';
La fratoj de Jozef' por kant'
Lin vendis laŭ river',
Frotiĝis Sonny-Liston-ganten tigro-balzam'–
Kelkan faras vi por mono,
Kaj kelkan nur por am' am' am'..

Raskolnikov – nur kial? –
Plendis pri malsan',
Vidante faci-reflektiĝon
En viktim-okulparan'.
Kelkan faras vi por mono,
Kaj kelkan por l' plezur',
Sed kion faras vi por am',
Revenos post tempeto nur.

Am', am' vin gvidos per sekura mano
Al loko blanka sen eĉ son'
Nun ni vidas aĵojn spegul-nebule
Tiam ni renkontiĝos en person'.

Forege en Seatlo
Juna Kurt Cobain
Kaŝ-iris en forcejon,
Pafis kuglon al cerbvejn'.
Serpentoj en la suba gres',
Pluvar' en nuba gam',
Kelkmomentoj 'as por ĉiam,
Kelkaj flamas for kun am' am' am'..
King Saul fell on his sword
When it all went wrong
And Joseph's brothers sold him
Down the river for a song
And Sonny Liston rubbed some tiger balm into his glove
Some things you do for money
And some you do for love love love

Raskolnikov felt sick
But he couldn't say why
When he saw his face reflected
In his victim's twinkling eye
Some things you'll do for money
And some you'll do for fun
But the things you do for love
Are gonna come back to you one by one

Love, love is gonna lead you by the hand
Into a white and soundless place
Now we see things as in a mirror dimly
Then we shall see each other face to face

And way out in Seattle,
Young Kirk Cobain
Snuck out to the greenhouse
Put a bullet in his brain
Snakes in the grass beneath our feet
Rain in the clouds above
Some moments last forever
But some flair out with love love love

Originalmuziko

4.14.2013

Pierre Flynn: Letero el Veneci' (Lettre de Venise)

Ĝis mia rifuĝo eĥas nigraj voĉoj
Padov’, Sien’, Triest’… Jen alvenas trajnoj
Ju pli daŭras vojaĝ’, des pli foras ĉio
Novembra Veneci’, ekfalontas pluvo

Kuŝita senmove, vidas mi la nokton
Renversiĝi lante en senfinan maron
Momente forgesas mi kiu mi estas
Endas iri manĝi, kore de la amas’

La larĝa fenestro iam malfermeblis
Vesthoko, lama seĝ’, lavabo kaj tablo
Sur kies surfacon oni iam ĉizis
Freedom, No Compromise per tranĉila pinto

De sur lia gvatej’ forflugis la Leon’
Antaŭ mia spegul’, mi ĝuas muzikon
Summertime kaj Misty ellasas triopo
Dancas aŭtuna par’ sola sur la placo

Apud la Rialto, eleganta viro
Kriegaĉas: Libero! Sono libero!
Ekzil’ aŭ eksedziĝ’? Li ebrie festas
Sola kiel hero’, sola li foriras

Ĉiuj enlitiĝis. Disas promenantoj
Ĉirkaŭ lumoj flirtas homaj papilioj
En trinkejo horloĝ’ strangaĵon elmontras
Horoj de mia viv’ kontraŭflue taktas

Deziroj, skandaloj, karnavalfantomoj
Virino aŭdigas ridegon kurante
Mi tremetas kiam ŝi pasas proksime
Nuda kaj kruela sub masko kaj plumoj

Torcello, Murano, insula vagado,
Strangas kaj belegas la lagunĉielo
Por vi mi aĉetis maskon el Burano
Mense vi metas ĝin, sur via frunt’ – luno!

Nur ke vi vidu ĝin, la maran bulvardon
La vastan grizaĵon en kiu perdi sin
Nebuliĝas la mens’, agitante l’ ondon
La sirenreĝino al si altiras nin

Sub la pluvo mi serĉis vin
Pere de telefonistin’
Tro da tristo, da distanco
Vanis vortoj de konsolo

Mi renkontis ulon, kune ni babilis
Anglo amarvorta, li malŝatis l’ urbon,
Five years is quite enough! maldolĉe li ĵetis
Nesciante kiel eskapi l’ kaptilon

Kio restos al mi? ĉar baldaŭ decembras
Kelkaj momenteroj da fuĝa ĝojeto
Ĉio en la valiz’ en la ĉambr’ atendas
Freedom, No Compromise! defias la tablo

Plia ŝtorma vesper’ por lasta turneo
Kial feliĉas mi sur la vaporeto?
Ĉion revidu mi. Pontojn kaj kanalojn
L’Arsenal’, la Lagun’… stelpleniĝas la voj’

Veneci’ perfidas, l’ averto sensencis
Evitu ŝablonojn, sed for mi estis jam
En la grizan lumon mia rigard’ fuĝis
El ekster la mondo, pacon al mia am’–
De ma chambre au cinquième j'entends des voix funestes
C'est l'annonce des trains: Padoue, Sienne, Trieste
Plus ce voyage dure plus je suis loin de tout
À Venise en novembre pluie du soir tout à coup

Sur le lit sans bouger je regarde la nuit
Chavirer lentement comme un bateau qui coule
Pendant quelques instants je ne sais plus qui je suis
Il faut aller manger puis marcher dans la foule

Ma fenêtre est très grande, ce lit un peu petit
Patère, lavabo, placard gris, chaise instable
Quel passant avant moi, qui a écrit ceci:
Freedom no compromise! au couteau sur la table?

Du haut de sa colonne le Lion est parti
J'écoute le trio assis devant ma glace
Ils jouent vêtus de noir Summertime et Misty
Les couples de l'automne dansent sur la place

Près du pont Rialto un homme bien vêtu
Hurle à la nuit Libero! Sono libero!
Exilé? Divorcé? il est ivre et têtu
Libre et seul il s'en va comme vont les héros

Ils dorment tous déjà. Les promeneurs se font rares
Quelques lueurs là-bas, quelques papillons autour
Quelque chose d'étrange à l'horloge du bar
Comme s'écoule ma vie, elle dit l'heure à rebours

Crimes, désirs, scandales, esprits de carnaval
Cette femme qui rit et s'envole aussitôt
Je la sens près de moi; elle franchit le canal
Nue et cruelle sous le masque et le manteau

Je saute d'île en île – Torcello, Murano
Si étrange et si beau le ciel de la lagune
J'ai acheté pour toi un masque à Burano
Le mets sur ton visage, sur ton front, c'est la lune!

J'aimerais que tu le voies ce boulevard sur la mer
Cette étendue de gris on s'éteindrait dedans
Ça nous voile la tête nous engourdit les nerfs
Ça nous prend, ça nous tire, ça arrête le temps

J'ai rejoint la téléphoniste
La pluie me tombait sur le dos
J'étais trop loin; tu étais trop triste
Je n'ai pas su trouver les mots

J'ai rencontré un type nous avons bavardé
Il détestait l'endroit cet Englishman amer
Five years is quite enough! disait-il emmerdé
Mais pour quitter son piège il ne savait que faire

Que me restera-t-il? car c'est bientôt décembre
Quelques petits moments de joies insaisissables
Tout est dans la valise dans la petite chambre
Freedom! No compromise! me crie toujours la table

Encore un soir d'orage et je fais le grand tour
Dans ce vaporetto pourquoi suis-je joyeux?
Je veux tout voir encore de Saint-Marc aux faubourgs
L'Arsenal, la lagune… tout brille dans mes yeux

Méfiez-vous de Venise! Ils m'ont bien averti
Attention aux clichés! mais je n'écoutais plus
J'ai le regard enfoui dans la lumière grise
Seul hors du monde – À mon aimée tendre salut!

Tradukis: Stéphane Brault
Originalmuziko

4.02.2013

Robert Frost: La Nelaŭirita Vojo (The Road Not Taken)

Du vojoj diverĝis en flava arbaro;
Zorgante, ke ambaŭ laŭvagi neeblas
Kiel unu vagulo, dum longa staro
Mi subenrigardis unu el la paro
Ĝis ties kliniĝ', kie l' branĉoj malfeblas;

Kaj prenis1 l' alian, tutsame belan,
Kaj eble pli indan, vagad-meritante,
Ĉar plengrese ĝi petis laŭiron ajncelan;
Eĉ kvankam pasinta paŝad' la duelan
Duopon eluzis pli-malpli samkvante.

Troveblis la du tiam same, svage,
Kovritaj per foliar' netretiĝinta.
Ho, l' unuan mi lasis ĝis postatage!
Sed ĉar ja vag' atingiĝas vage
Mi dubis ĉu, iam, mi 'os reveninta.

Mi tion rakontu kun ĝema faci'2
Kiel postjararan fin-inferencon:3
Du vojoj diverĝis arbare, kaj mi—
Mi elektis, kiun laŭiris malpli,4
Kaj tio faris la tutdiferencon.
Two roads diverged in a yellow wood,
And sorry I could not travel both
And be one traveler, long I stood
And looked down one as far as I could
To where it bent in the undergrowth;

Then took the other, as just as fair,
And having perhaps the better claim,
Because it was grassy and wanted wear;
Though as for that the passing there
Had worn them really about the same,

And both that morning equally lay
In leaves no step had trodden black.
Oh, I kept the first for another day!
Yet knowing how way leads on to way,
I doubted if I should ever come back.

I shall be telling this with a sigh
Somewhere ages and ages hence:
Two roads diverged in a wood, and I—
I took the one less traveled by,
And that has made all the difference.

1: elektis, laŭiris
2: facio ~ vizaĝo, mieno
3: finan konkludon
4: malpli da homoj

4.01.2013

Alfred Jarry: La Kanzon' de l' Sencerbigado (Chanson du Décervelage)

Kiel vivgajno mi faris meblojn
Kaj mia edzin' modistin' estis.
Ni laboris kaj bredis infanojn
Kaj pace la vivo disvolviĝis.

Dimanĉmatene, plaĉa promenad',
Ĉe la Strat' de la Dolora Sperto
Gaje spektis ni de l'sencerbigad'
La spektaklon – bela mallacigo!

Aŭdu, aŭdu la maŝinon tondri, 
Vidu la cerbon dispremigitan, 
Vidu, vidu la burĝaron tremi; 
Hura, hura! kojonkorno,
Vivu Paĉjo Ubu!

Nia nazmukanta bubetaro
En la ĉarum' stakiĝadis brue,
Ĝis la strato de l'fina ekspiro
Gapulojn serenadis plengorĝe.

L'amaso sur la stratet' svarmadis
Puŝis, mordis por pli bone vidi.
Sur rubaĵmonteto mi staradis
Por ne miajn ŝuojn sangmakuli.

(Rekantaĵo)

Cerberoj ĉirkaŭ ni neĝe falas
La bubaĉaron aplaŭdigante
Kiam la subulaĉ' senkompate
La levilon de la maŝin' premas.

Nu, tuj apud la il' ulo staras,
Kies faŭkon mi tro bone konas.
Fraĉjo, monon al mi ci ja ŝuldas:
Pri cia sorto mi ne responsas.

(Rekantaĵo)

«Pugtrueg', jen la bona momento»,
L’edzino kuraĝigas dolĉvorte,
«Dum sencerbigas l'ekzekutisto
Kontraŭ la fiaĉul' agi venĝe.»

Instigite tiel elokvente,
Mi ekprenas egan bovfekeron
Kaj mian ŝuldantaĉon celante
Trafas malbonvene l'subulaĉon.

(Rekantaĵo)

Al la terurileg' mortdonanta
L'amaso furore min batpelas
Kaj nun 'as mia cerb', kiu neĝas
Sur la naskitar' laŭte ploranta.

Ja danĝeras promeni dimanĉe
Ĝis la Strat' de la Dolora Sperto.
Oni nur volas spektadi distre
Kaj fine fariĝas la spektaklo!

(Rekantaĵo)
Je fus pendant longtemps ouvrier ébéniste,
Dans la ru’ du Champ d’ Mars, d’ la paroiss’ de Toussaints.
Mon épouse exerçait la profession d’ modiste,
Et nous n’avions jamais manqué de rien.

Quand le dimanche s’annonçait sans nuage,
Nous exhibions nos beaux accoutrements
Et nous allions voir le décervelage
Ru’ d’ l’Echaudé, passer un bon moment.

Voyez, voyez la machin’ tourner,
Voyez, voyez la cervelle sauter,
Voyez, voyez les Rentiers trembler ;
(CHOEUR) : Hourra, cornes-au-cul,
Vive le Père Ubu !

Nos deux marmots chéris, barbouillés d’ confitures,
Brandissant avec joi’ des poupins en papier,
Avec nous s’installaient sur le haut d’ la voiture
Et nous roulions gaîment vers l’Echaudé.

On s’ précipite en foule à la barrière,
On s’ fich’ des coups pour être au premier rang ;
Moi je m’ mettais toujours sur un tas d’ pierres
Pour pas salir mes godillots dans l’ sang.

(Refrain)

Bientôt ma femme et moi nous somm’s tout blancs d’ cervelle,
Les marmots en boulottent et tous nous trépignons
En voyant l’ Palotin qui brandit sa lumelle,
Et les blessur’s et les numéros d’ plomb.

Soudain j’ perçois dans l’ coin, près d’ la machine,
La gueul’ d’un bonz’ qui n’ m’ revient qu’à moitié.
Mon vieux, que j’ dis, je reconnais ta bobine,
Tu m’as volé, c’est pas moi qui t’ plaindrai.

(Refrain)

Soudain j’ me sens tirer la manch’ par mon épouse :
Espèc’ d’andouill’, qu’ell’ m’dit, v’là l’moment d’te montrer :
Flanque-lui par la gueule un bon gros paquet d’ bouse,
V’là l’ Palotin qu’a just’ le dos tourné.

En entendant ce raisonn’ ment superbe,
J’attrap’ sus l’ coup mon courage à deux mains :
J’ flanque au Rentier une gigantesque merdre
Qui s’aplatit sur l’ nez du Palotin.

(Refrain)

Aussitôt suis lancé par-dessus la barrière,
Par la foule en fureur je me vois bousculé
Et j’ suis précipité la tête la première
Dans l’grand trou noir d’ous qu’on n’ revient jamais.

Voilà c’ que c’est qu’ d’aller s’ prom’ ner l’ dimanche
Rue d’ l’Echaudé pour voir décerveler,
Marcher l’ Pinc’-Porc ou bien l’ Démanch’-Comanche,
On part vivant et l’on revient tudé.

(Refrain)

Tradukis: Stéphane Brault
Originalmuziko