Pri Esperantigu

Saluton!

Ĉi tiu retpaĝo, kiun mi nomis Esperantigu!, estu kolektejo de diversaj tekstoj/versaĵoj esperantigitaj. Se mi ne notas ion alian, mi mem faris la tradukon (do vi scias al kiu ĝenerale plendi!).
Ĉi tie troviĝu ĉefe kantotekstoj kaj poemoj. Mi certas ke ekzistas sufiĉe multaj aliaj tradukretpaĝoj kun alia direkto kaj kun tradukoj (pli) oficialaj. Tio ne haltigu nin.
Mi tre tre ĝojos se vi mem faros tradukon kaj lasos min publikigi ĝin; kompreneble mi notos vian nomon – kaj, se vi havas, retpaĝon – post la tradukita teksto. :) Mi tamen rezervos al mi la liberon fari etetajn ŝanĝojn ekz. se mi trovas gramatikajn erarojn kotopo.
Vi povas sendi al mi la tradukon retpoŝte.

(Bonvolu noti pri sendado de tradukoj: Notu la (ne-E-igitajn) nomojn de la verkinto kaj de la teksto. Aldone, bonvole, skribu vian propran nomon aŭ tumblr-nomon aŭ pepejo-nomon aŭ...)

Ankaŭ: Mi ege ĝoje ricevos viajn petojn/proponojn pri poeziaĵoj por...prilaborado. Dankon!

–Timo

No comments:

Post a Comment