Du vojoj diverĝis en flava arbaro; Zorgante, ke ambaŭ laŭvagi neeblas Kiel unu vagulo, dum longa staro Mi subenrigardis unu el la paro Ĝis ties kliniĝ', kie l' branĉoj malfeblas; Kaj prenis1 l' alian, tutsame belan, Kaj eble pli indan, vagad-meritante, Ĉar plengrese ĝi petis laŭiron ajncelan; Eĉ kvankam pasinta paŝad' la duelan Duopon eluzis pli-malpli samkvante. Troveblis la du tiam same, svage, Kovritaj per foliar' netretiĝinta. Ho, l' unuan mi lasis ĝis postatage! Sed ĉar ja vag' atingiĝas vage Mi dubis ĉu, iam, mi 'os reveninta. Mi tion rakontu kun ĝema faci'2 Kiel postjararan fin-inferencon:3 Du vojoj diverĝis arbare, kaj mi— Mi elektis, kiun laŭiris malpli,4 Kaj tio faris la tutdiferencon. | Two roads diverged in a yellow wood, And sorry I could not travel both And be one traveler, long I stood And looked down one as far as I could To where it bent in the undergrowth; Then took the other, as just as fair, And having perhaps the better claim, Because it was grassy and wanted wear; Though as for that the passing there Had worn them really about the same, And both that morning equally lay In leaves no step had trodden black. Oh, I kept the first for another day! Yet knowing how way leads on to way, I doubted if I should ever come back. I shall be telling this with a sigh Somewhere ages and ages hence: Two roads diverged in a wood, and I— I took the one less traveled by, And that has made all the difference. |
1: elektis, laŭiris
2: facio ~ vizaĝo, mieno
3: finan konkludon
4: malpli da homoj
No comments:
Post a Comment