3.28.2013

E. E. Cummings: Ho dolĉa spontanea (O sweet spontaneous)

Ho dolĉa spontanea
tero kiel ofte
la
revemaj

fingroj de
plezurantaj pensemuloj pinĉis
kaj
puŝis

vin
,la sentakta dikfingro
de scienco premis
vian

belecon .kiel
ofte religioj prenis
vin sur siajn senkarnajn genuojn
stringante kaj

batante vin ke vi cele konceptu
diojn
(sed
fida

al la nekomparebla
divano de morto via
ritma
amanto

vi respondas


al ili nur per


printempo)
O sweet spontaneous
earth how often have
the
doting

fingers of
prurient philosophers pinched
and
poked

thee
,has the naughty thumb
of science prodded
thy

beauty    .how
often have religions taken
thee upon their scraggy knees
squeezing and

buffeting thee that thou mightest conceive
gods
(but
true

to the incomparable
couch of death thy
rhythmic
lover

thou answerest


them only with


spring)

3.24.2013

Pierre Flynn: Dekmil birdoj blindigitaj (Dix mille oiseaux morts éblouis)

Dekmil birdoj blindigitaj
Diris raportoj ĵurnalaj
Diversaĵo, banalaĵo
Aŭtuna nokta drameto

Apud Kingston’, Ontario
Birdoj nube amasiĝis
Dum ĉiujara migrado
La ĉielvolbon traflugis
Nerezistebla alvoko
Ilin suden impetigis
Al transmara paradizo
Kie varmego atendis

(Rekantaĵo)

Sur elektreja fumturo
Kiu kreskis malbelege
Potencega lumĵetilo
Ekstariĝis senaverte
Por forigi kolizion
De malbonŝanca piloto
Aŭ perdiĝinta anĝelo
Serĉante favoran venton

(Rekantaĵo)

Pluraj fatale allogitaj
Sencele ade rondiris
Aŭ de la lumo trompitaj
Kontraŭturen frakasiĝis
Tiu trinokta masakro
Ne tre multe disvastiĝis
Tamen en mia memoro
Ĝi por ĉiam gravuriĝis

(Rekantaĵo)
Dix mille oiseaux morts éblouis
C’est écrit là dans le journal
Un fait divers, un truc banal
Un petit drame dans la nuit

Près de Kingston en Ontario
Pendant les migrations d’automne
Depuis des temps immémoriaux
Les oiseaux passaient en colonne
Et les fauvettes et les butors
Dans un nuage ont pris leur vol
Un souffle long venu du Nord
Vers les coraux et les atolls

(Refrain)

Sur une immense cheminée
Qui surplombait tout le secteur
À la centrale en cours d’année
Ils ont posé des projecteurs
Pour assurer que les avions
Et que les anges voyageurs
Passant par là dans les noirceurs
Puissent éviter la collision

(Refrain)

Tous aveuglés fatalement
Plusieurs se lançaient sur la tour
Ou sans relâche tournaient autour
Jusqu’à tomber d’épuisement
Cela dura pendant trois nuits
Et je ne sais pas pourquoi l’histoire
Qui n’avait pas fait tant de bruit
Reste gravée dans ma mémoire

(Refrain)

Tradukis: Stéphane Brault

3.22.2013

Venceslas' la bona reĝ' (Good king Wenceslas)

Venceslas' la bona reĝ,
Je la Stefan-festo;
Spektis ĉe profunda neĝ'
Kvazaŭ blanka vesto.
Hele lumis nokta lun',
Kvankam frost' kruelis'
Malriĉul' aperis nun;
Por brulaĵ' li celis.

"Ho paĝi', informu min;
Kiu, tiu homo?
Se vi scias diru ĝin;
Kie, kia domo?"
"Loĝas li tri mejlojn for,
Tie sub la monto;
Ĉe arbar-baril', sinjor';
Apud sankta fonto."

"Pin-ŝtipar', viand', kaj vin';
Mendu ilin mien;
Vi kaj mi provizos lin;
Alportinte tien."
Iris for reĝ' kaj paĝi',
Paro voj-marŝanta;
Tra la vintro tia ĉi;
Kaj la vent' muĝanta.

"Nokt mallumas pli, sinjor',
Kaj la vent pli blovas;
Malkapablas mia kor';
Pluen mi ne povas."
"Mian spuron, bon-paĝi',
Paŝu ĝin kuraĝe;
Tiel vent' frostigos vin,
Des malpli sovaĝe."

Paŝojn de la mastro mem,
Uzis la helpulo;
Grund' varmiĝis sub la prem'
Planda de l' sanktulo.
Do, kristanoj, tial ĉi,
Malgraŭ ĉia ĝeno;
La malriĉajn benu vi;
Al vi venos beno.
Good King Wenceslas looked out,
On the feast of Stephen;
When the snow lay round about,
Deep and crisp and even.
Brightly shown the moon that night,
Though the frost was cruel;
When a poor man came in sight,
Gath'ring winter fuel.

"Hither page, and stand stand by me,
If thou know'st it telling;
Yonder peasant who is he?
Where and what his dwelling?"
"Sire he lives a good league hence,
Underneath the mountain;
Right against the forest fence,
By Saint Agnes fountain."

"Bring me flesh and bring me wine;
Bring me pine logs hither;
Thou and I will see him dine,
When we bear them thither."
Page and monarch forth they went,
Forth they went together;
Through the rude wind's wild lament,
And the bitter weather.

"Sire the night is darker now,
And the wind blows stronger;
Fails my heart I know not how,
I can go no longer.
"Mark my footsteps, my good page,
Tread thou in them boldly;
Thou shalt find the winter's rage,
Freeze they blood less coldly."

In his master's steps he trod,
Where the snow lay dinted;
Heat was in the very sod;
Which the saint had printed.
Therefore, Christian men, be sure,
Wealth or rank possessing;
Ye who now will bless the poor,
Shall yourselves find blessing.

Tradukis: Gene Keyes, 2007. – Esploru liajn aliajn verkojn k tradukojn!
Originalmuziko

3.20.2013

Johann Wolfang von Goethe: Prometeo (Prometheus)

Ĉielon vian kovru, Zeŭs',
Per nubvaporo!
Kaj provu, kvazaŭ knab'
Senkapiginta kardojn,
Kun kverkoj vin kaj montosuproj!
Devas al mi teron mian
Ja lasi stari,
Kaj mian ĉaledon,
Kiun vi ne konstruis,
Kaj mian fornelon,
Pro kies ardo
Vi min envias.

Ne konas mi pli kompatindan
Sub la suno, ol vin Diaron.
Nutriĝas vi mizere
De oferdepagoj
Kaj preĝospireto
Via Moŝto
Kaj pereus, se estus
Ne infanoj kaj almozuloj
Esperemaj stultuloj.

Kiam infano mi estis,
Ne sciis kie elen aŭ enen,
Mi turnis la devojiĝintan okulon
Sunen, kvazaŭ estus supere
Orelo aŭdonta mian lamenton,
Kor' kvazaŭ la mia,
Kompatonta la premegatulon.

Kiu helpis min kontraŭ
La Titanara senbrideco?
Kiu de morto min savis,
De sklavec'?
Ĉu vi ne ĉion mem atingis,
Sankte ardanta koro?
Kaj ardsendis, juna kaj bona,
Trompita, savodankon
Supren al la dormanto?

Mi do vin gloru? Por kio?
Ĉu vi la dolorojn mildigis
Ajntempe de la ŝarĝito,
Ĉu vi la larmojn kalmigis
Ajntempe de la timanto?
Ĉu ne min kiel viron forĝis
La tempo ĉiopova
Kaj la fato eterna,
Miaj mastroj kaj viaj?

Ĉu imagis do vi,
Ke mi la vivon abomenu,
Fuĝu en dezertojn,
Ĉar ne ĉiuj knabmateno-
Flororevoj maturiĝis?

Jen sidas mi, formas homojn
Laŭ mia bildo,
Genton, kiu al mi similu,
Por suferi, plori,
Ĝui kaj por ĝoji,
Kaj vin ne atenti,
Kiel mi.
Bedecke deinen Himmel, Zeus,
Mit Wolkendunst!
Und übe, Knaben gleich,
Der Disteln köpft,
An Eichen dich und Bergeshöh'n!
Mußt mir meine Erde
Doch lassen steh'n,
Und meine Hütte,
Die du nicht gebaut,
Und meinen Herd,
Um dessen Glut
Du mich beneidest.

Ich kenne nichts Ärmeres
Unter der Sonn' als euch Götter!
Ihr nähret kümmerlich
Von Opfersteuern
Und Gebetshauch
Eure Majestät
Und darbtet, wären
Nicht Kinder und Bettler
Hoffnungsvolle Toren.

Da ich ein Kind war,
Nicht wußte, wo aus, wo ein,
Kehrt' ich mein verirrtes Auge
Zur Sonne, als wenn drüber wär
Ein Ohr zu hören meine Klage,
Ein Herz wie meins,
Sich des Bedrängten zu erbarmen.

Wer half mir
Wider der Titanen Übermut?
Wer rettete vom Tode mich,
Von Sklaverei?
Hast du's nicht alles selbst vollendet,
Heilig glühend Herz?
Und glühtest, jung und gut,
Betrogen, Rettungsdank
Dem Schlafenden dadroben?

Ich dich ehren? Wofür?
Hast du die Schmerzen gelindert
Je des Beladenen?
Hast du die Tränen gestillet
Je des Geängsteten?
Hat nicht mich zum Manne geschmiedet
Die allmächtige Zeit
Und das ewige Schicksal,
Meine Herren und deine?

Wähntest du etwa,
Ich sollte das Leben hassen,
In Wüsten fliehn,
Weil nicht alle Knabenmorgen-
Blütenträume reiften?

Hier sitz' ich, forme Menschen
Nach meinem Bilde,
Ein Geschlecht, das mir gleich sei,
Zu leiden, weinen,
Genießen und zu freuen sich,
Und dein nicht zu achten,
Wie ich.

3.19.2013

Wilhelm Müller: La gurdulo (Der Leiermann)

Ekster la vilaĝo staras jen gurdul',
Per rigidaj fingroj cirklas trubendrul'.
Ŝanceliĝas sur l' glacio nudpied',
Kaj malplena ĉiam restas teleret'.

Mankas alrigard'; eterna maladmir',
Kaj la hundoj grumblas ĉirkaŭ l' olda vir'.
Ĉion lasas iri li laŭ ĝia vol',
Turnas, kaj plusonas ĉiam gurdskatol'.

Stranga vi oldulo, ĉu kuniru mi?
Ĉu gurdludon kunan kun mi ŝatus vi?
Drübern hinterm Dorfe steht ein Leiermann
Und mit starren Fingern dreht er, was er kann.
Barfuß auf dem Eise wankt er hin und her
Und sein kleiner Teller bleibt ihm immer leer.

Keiner mag ihn hören, keiner sieht ihn an,
Und die Hunde knurren um den alten Mann.
Und er lässt es gehen alles, wie es will,
Dreht und seine Leier steht ihm nimmer still.

Wunderlicher Alter, soll ich mit dir geh'n?
Willst zu meinen Liedern deine Leier dreh'n?

3.13.2013

The Mountain Goats (La Montokaproj): Carmen Cicero

'as forto en la nomo,
sed la nom' mankis tra jarcentoj.
Veneno en la akvo,
sed la akvo gustas mielece
kaj ni tiom soifas ke ni ne zorgas kie ni morgaŭ vekiĝos.
Ni ne zorgas, apenaŭ teniĝas nia atento.
Kaj kanto jen kantota de viaj junviroj se ne restas opcioj
jes, se ne restas opcioj.

'as la fido por doni aŭ teni
kaj plue l' unu vera fido.
Revolucio, por kiu vi venis
kaj tiu kiun fine atingos vi.
Kaj estas strato ekanta ĉi tie, konduka rekte al Saskaĉevan',
mi alportis plenbenzinujon kaj '67-Mustangon.
Kaj kanto jen fajfota de viaj junulinoj
dum veturado rapida laŭ landstrato.

La vento en la arboj,
la kanto sur la vent',
mesaĝo en la kant',
sed la mesaĝ' senespere malsimplas
kaj la teksto skribiĝas sur akvon
kaj malaperas antaŭ notiĝo,
sed mi, mi alportis polaroidilon.
Kaj kanto jen
kiun ĉiu kunkantu nun
sed ĝi ne havas rekantaĵon
do damnu Di'!

Jes jes jes jes jes jes jes jes jes jes!
Jes jes jes jes jes jes jes jes jes jes!
Jes jes jes jes jes jes jes jes jes jes!
there's power in the name.
but the name's been lost for centuries.
there's poison in the water
but the water tastes like honey
and we're so thirsty we don't care where we wake up tomorrow.
we don't care, the question can hardly hold our attention.
and this is a song for your young men to sing when they run out of options
yeah, when they run out of options.

there's the faith you can give or withhold
and then there's the one true faith
there's the revolution you came for
and the one you're eventually going to get.
and there's a road that starts right here and leads clear up to saskatchewan
and i brought a full tank and a '67 mustang.
and this is a song for your young women to whistle
while they're driving at high speeds down the highway

the wind up in the trees
the song on the wind
there's a mesage in the song
but the message is hopelessly complicated
and the words are written on water
and dissapeear before you write them down
but i, i brought the polaroid.
and this the song
and everyone's got to sing along
but it hasn't got a chorus
god damn it all.

yeah yeah yeah yeah . . .
yeah yeah yeah yeah . . .
yeah yeah yeah yeah . . .