Se iu kaduka, ftizula artrajdistino en la maneĝo sur ŝanceliĝanta ĉevalo antaŭ nelacigebla publiko ĉirkaŭpeliĝus de la viposvinganta senkompata ĉefo tra monatoj sen paŭzo, balanciĝante sur la ĉevalo, ĵetante kisojn, talie svingiĝante, kaj se tiu ludo sub la neĉesanta bruo de la orkestro kaj de la ventoliloj en la ĉiamen plu sin malfermantan grizan estonton sin daŭrigus, akompanate de la forpasanta kaj reŝvelanta aplaŭdado de la manoj, kiuj vere estas vapor-marteloj – eble tiuokaze juna galeri-vizitanto malsuprenkurus laŭ la longa ŝtuparo tra ĉiuj rangoj, falegus en la maneĝon, vokus la: Halt! tra la fanfaroj de la ĉiam sin akomodanta orkestro. Sed ĉar tiel ne estas; ĉar bela damo, blanka kaj ruĝa, enflugas, tra la kurtenoj, kiujn la fieraj livreuloj malfermas por ŝi; la direktoro, sindoneme serĉante ŝiajn okulojn, en bestopozo spiras kontraŭ ŝin; antaŭzorgante ŝin levas sur la grizĉevalon1, kvazaŭ ŝi estus lia super ĉio amata nepino komencanta danĝeran veturon; ne povas decidi ĉu li donu la viposignon; fine en sinvenkado klake ĝin donas; flanke de la ĉevalo kunkuras kun malfermita buŝo; la saltojn de la rajdistino observas akrevide; ŝian virtuozecon apenaŭ povas kompreni; per anglalingvaj elvokoj averti provas; la ringotenantajn grumojn kolere admonas al plej pedanta atento; antaŭ la granda mortosalto apelacias la orkestron per suprenlevitaj manoj ke ĝi silentu; fine la malgrandulinon levas de la tremetanta ĉevalo, ŝin kisas sur ambaŭ vangoj kaj nenian ovacion de la publiko opinias sufiĉa; dum ŝi mem, de li subtenata, alte sur la piedpintoj, ĉirkaŭblovita de polvo, kun brakoj etenditaj, kapeto malantaŭenapogita, volas dividi sian ĝojon kun la tuta cirko – ĉar tiel estas, la galerivizitanto metas la vizaĝon sur la parapeton kaj, sinkante en la finmarŝon kvazaŭ en pezan sonĝon, li ploras sen eĉ scii. | Wenn irgendeine hinfällige, lungensüchtige Kunstreiterin in der Manege auf schwan-kendem Pferd vor einem unermüdlichen Publikum vom peitschenschwingenden erbar-mungslosen Chef monatelang ohne Unter-brechung im Kreise rundum getrieben würde, auf dem Pferde schwirrend, Küsse werfend, in der Taille sich wiegend, und wenn dieses Spiel unter dem nichtaussetzenden Brausen des Orchesters und der Ventilatoren in die immerfort weiter sich öffnende graue Zukunft sich fortsetzte, begleitet vom vergehenden und neu anschwellenden Beifallsklatschen der Hände, die eigentlich Dampfhämmer sind – vielleicht eilte dann ein junger Galeriebesucher die lange Treppe durch alle Ränge hinab, stürzte in die Manege, rief das: Halt! durch die Fanfaren des immer sich anpassenden Orchesters. Da es aber nicht so ist; eine schöne Dame, weiß und rot, hereinfliegt, zwischen den Vorhängen, welche die stolzen Livrierten vor ihr öffnen; der Direktor, hingebungsvoll ihre Augen suchend, in Tierhaltung ihr entgegenatmet; vorsorglich sie auf den Apfelschimmel hebt, als wäre sie seine über alles geliebte Enkelin, die sich auf gefährliche Fahrt begibt; sich nicht entschließen kann, das Peitschenzeichen zu geben; schließlich in Selbstüberwindung es knallend gibt; neben dem Pferde mit offenem Munde einherläuft; die Sprünge der Reiterin scharfen Blickes verfolgt; ihre Kunstfertigkeit kaum begreifen kann; mit englischen Ausrufen zu warnen versucht; die reifenhaltenden Reitknechte wütend zu peinlichster Achtsamkeit ermahnt; vor dem großen Salto mortale das Orchester mit aufgehobenen Händen beschwört, es möge schweigen; schließlich die Kleine vom zitternden Pferde hebt, auf beide Backen küßt und keine Huldigung des Publikums für genügend erachtet; während sie selbst, von ihm gestützt, hoch auf den Fußspitzen, vom Staub umweht, mit ausgebreiteten Armen, zurückgelehntem Köpfchen ihr Glück mit dem ganzen Zirkus teilen will – da dies so ist, legt der Galeriebesucher das Gesicht auf die Brüstung und, im Schlußmarsch wie in einem schweren Traum versinkend, weint er, ohne es zu wissen. |
1: La Germana vorto "Apfelschimmel" estas kunmetaĵo el "Apfel" – "pomo" kaj "Schimmel" – "grizĉevalo" (strangafakte plejmulte da Germanoj pensas ke "Schimmel" signifas "blanka ĉevalo"..). La aldono de "Apfel" celas specifan kolor-"desinon", sed la laŭvorta traduko "pomgrizĉevalo" ne vere havas multe da senco: Pomoj ja ne grizas. Tial mi lasis ĉi tie la vorton "grizĉevalo".
La vera arto de Kafka konsistas en fari relegonto la leginton. Liaj elnodiĝoj, aŭ neesto de elnodiĝo, sugestas ja klarigojn, sed kiuj ne estas klare rivelitaj, kaj kiuj postulas, por ŝajni pravaj, ke estu relegita la rakonto per nova vidpunkto. Foje aperas duobla signifiklarigado, kiu starigas du konkludojn. Estas tio, kion postulis la verkisto. -- Albert Camus
ReplyDeleteGreat survey, I'm sure you're getting a great response.
ReplyDeleteDeckenlichter & Ventilatoren