6.19.2013

Irving Berlin: Kion Vi Povas (Anything You Can Do)

Kion vi povas,
Mi povas pli bone.
Povas mi ĉion
Pli bone ol vi.

Povas ne. Povas ja.
Povas ne. Povas ja.
Povas ne. Povas ja,
Povas ja!

Kio vi estas,
Mi estas eĉ plue.
Pli-malpli frue,
Mi pli 'os ol vi.

Estos ne. Estos ja...

Mi unu kuglon pafas,
Tuj perdrikon trafas!
–Sagumas mi paseron
Per paf' en la aeron.
–Vivas mi de pan' kaj lakt'!
–Ĉu sen eĉ malsat'? – Jes!
–Samkiel rat'.

Kion vi kantas,
Mi kantas pli alte.
Kantas mi ĉion
Pli alte ol vi.

Kantas ne. Kantas ja...

Kion aĉetas vi:
Mi pli marĉandas,
Ĉion aĉetas
Por malpli da mon'.
–Spes-kvindek'? – Spes-kvardek'!
–Spes-tridek'? – Spes-dudek'!
Povas ne. Povas ja, povas ja!

Kion vi diras,
Mi diras pli dolĉe.
Diras mi ĉion
Pli dolĉe ol vi.

Diras ne. Diras ja...

Mi likvoron drinkas,
Tuj ebrien sinkas.
–Samon mi atingas
Per nur unu vinglas'.
–Ĉian keston ovros mi.
–Ĉu sen eĉ kaptiĝ'? – Jes!
–Mirinda prestiĝ', fiulo!

Kion vi kantas,
Mi tenas pli longe:
Ĉiun ajn noton
Pli tenas ol vi.

Tenas ne. Tenas ja...

Kion vi portas,1
Mi portas pli bone.
Ĉia-vestaĵe
Pli belas ol vi.
–En la palt'? – En la veŝt'!
–La ŝupar'? – La ĉapel'!
Belas ne! Belas ja, belas ja!

Kion vi diras,
Mi diras pli vigle.
Diras mi ĉion
Pli vigle ol vi.

Diras ne. Diras ja...

Mi hurdegokuras!
–Zon' min belkonturas.
–Mi sveteron trikas.
–Mi ĝin bonplenigas.
–Preskaŭ ĉion faros mi!
–Ĉi bakos eĉ vi? – Ne.
–Nu, nek povus mi.

Kion vi kantas,
Mi kantas pli dolĉe.
Kantas mi ĉion
Pli dolĉe ol vi.

Kantas ne. Kantas ja...
Kantas ne, ne, ne!
Kantas ja, ja, ja!
Kantas ne! Kantas ja!
Anything you can do
I can do better.
I can do anything
Better than you.

No, you can't. Yes, I can.
No, you can't. Yes, I can.
No, you can't. Yes, I can,
Yes, I can!

Anything you can be
I can be greater.
Sooner or later,
I'm greater than you.

No, you're not. Yes, I am...

I can shoot a partridge
With a single cartridge!
–I can get a sparrow
With a bow and arrow.
–I can live on bread and cheese.
–And only on that? – Yes!
–So can a rat.

Any note you can reach:
I can go higher.
I can sing anything
Higher than you.

No, you can't. Yes, I can...

Anything you can buy
I can buy cheaper.
I can buy anything
Cheaper than you.
–Fifty cent? – Forty cent!
–Thirty cent? – Twenty cent!
No, you can't. Yes, I can, yes, I can!

Anything you can say
I can say softer.
I can say anything
Softer than you.

No, you can't. Yes, I can...

I can drink my liquor
Faster than a flicker.
–I can drink it quicker
And get even sicker.
–I can open any safe.
–Without getting caught? – Sure!
–That's what I thought, you crook!

Any note you can hold
I can hold longer.
I can hold any note
Longer than you.

No, you can't. Yes, I can...

Anything you can wear
I can wear better.
In what you wear
I'd look better than you.
–In my coat? – In your vest!
–In my shoes? – In your hat!
No, you can't! Yes, I can, yes, I can!

Anything you can say
I can say faster.
I can say anything
Faster than you.

No, you can't. Yes, I can...

I can jump a hurdle!
–I can wear a girdle.
–I can knit a sweater.
–I could fill it better.
–I can do almost anything!
–Can you bake a pie? – No.
–Neither can I.

Any note you can sing
I can sing sweeter.
I can sing anything
Sweeter than you.

No, you can't. Yes, I can...
No, you can't, can't, can't!
Yes, I can, can, can!
No, you can't! Yes, I can!

1: = Kion vi surhavas...
Originalmuziko

6.14.2013

Eudore Évanturel: Malpezigo (Soulagement)

Kiam mia koro ŝvebas heziteme
Iras mi vagadi de ĉagren' pelite.
Restas senatentaj kaj anim' kaj paŝo,
Kurbigas la frunton teren maltrankvilo.
Soleco malsana obstine min sekvas
Ĝis rivera bordo – la celo ne gravas,
Se nur ĉe tiu lok' la sun' venas morti.

Ho! kiel revema tiam fariĝas mi
En tia dezerto, kiu dampas ĉion,
Kiam sereneco forviŝas lacecon.

Malpezigo.

Gvidas min korvoĉo ia
Kaj okaze, ankaŭ, staras mi vagpensa,
Kvazaŭ nekonscie, daŭre sola, mute
Kiam surprizas min luno alsupranta.
Quand je n’ai pas le cœur prêt à faire autre chose,
Je sors et je m’en vais, l’âme triste et morose,
Avec le pas distrait et lent que vous savez,
Le front timidement penché vers les pavés,
Promener ma douleur et mon mal solitaire
Dans un endroit quelconque, au bord d’une rivière,
Où je puisse voir enfin un beau soleil couchant.

Ô les rêves que je fais alors en marchant,
Dans la tranquillité de cette solitude,
Quand le calme revient avec la lassitude!

Je me sens mieux.

Je vais où me mène mon cœur.
Et quelquefois aussi, je m’assieds tout rêveur,
Longtemps, sans le savoir, et seul, dans la nuit brune,
Je me surprends parfois à voir monter la lune.

Tradukis: Stéphane Brault

6.12.2013

Franz Kafka: Sur la Galerio (Auf der Galerie)

Se iu kaduka, ftizula artrajdistino en la maneĝo sur ŝanceliĝanta ĉevalo antaŭ nelacigebla publiko ĉirkaŭpeliĝus de la viposvinganta senkompata ĉefo tra monatoj sen paŭzo, balanciĝante sur la ĉevalo, ĵetante kisojn, talie svingiĝante, kaj se tiu ludo sub la neĉesanta bruo de la orkestro kaj de la ventoliloj en la ĉiamen plu sin malfermantan grizan estonton sin daŭrigus, akompanate de la forpasanta kaj reŝvelanta aplaŭdado de la manoj, kiuj vere estas vapor-marteloj – eble tiuokaze juna galeri-vizitanto malsuprenkurus laŭ la longa ŝtuparo tra ĉiuj rangoj, falegus en la maneĝon, vokus la: Halt! tra la fanfaroj de la ĉiam sin akomodanta orkestro.
Sed ĉar tiel ne estas; ĉar bela damo, blanka kaj ruĝa, enflugas, tra la kurtenoj, kiujn la fieraj livreuloj malfermas por ŝi; la direktoro, sindoneme serĉante ŝiajn okulojn, en bestopozo spiras kontraŭ ŝin; antaŭzorgante ŝin levas sur la grizĉevalon1, kvazaŭ ŝi estus lia super ĉio amata nepino komencanta danĝeran veturon; ne povas decidi ĉu li donu la viposignon; fine en sinvenkado klake ĝin donas; flanke de la ĉevalo kunkuras kun malfermita buŝo; la saltojn de la rajdistino observas akrevide; ŝian virtuozecon apenaŭ povas kompreni; per anglalingvaj elvokoj averti provas; la ringotenantajn grumojn kolere admonas al plej pedanta atento; antaŭ la granda mortosalto apelacias la orkestron per suprenlevitaj manoj ke ĝi silentu; fine la malgrandulinon levas de la tremetanta ĉevalo, ŝin kisas sur ambaŭ vangoj kaj nenian ovacion de la publiko opinias sufiĉa; dum ŝi mem, de li subtenata, alte sur la piedpintoj, ĉirkaŭblovita de polvo, kun brakoj etenditaj, kapeto malantaŭenapogita, volas dividi sian ĝojon kun la tuta cirko – ĉar tiel estas, la galerivizitanto metas la vizaĝon sur la parapeton kaj, sinkante en la finmarŝon kvazaŭ en pezan sonĝon, li ploras sen eĉ scii.
Wenn irgendeine hinfällige, lungensüchtige Kunstreiterin in der Manege auf schwan-kendem Pferd vor einem unermüdlichen Publikum vom peitschenschwingenden erbar-mungslosen Chef monatelang ohne Unter-brechung im Kreise rundum getrieben würde, auf dem Pferde schwirrend, Küsse werfend, in der Taille sich wiegend, und wenn dieses Spiel unter dem nichtaussetzenden Brausen des Orchesters und der Ventilatoren in die immerfort weiter sich öffnende graue Zukunft sich fortsetzte, begleitet vom vergehenden und neu anschwellenden Beifallsklatschen der Hände, die eigentlich Dampfhämmer sind – vielleicht eilte dann ein junger Galeriebesucher die lange Treppe durch alle Ränge hinab, stürzte in die Manege, rief das: Halt! durch die Fanfaren des immer sich anpassenden Orchesters.
Da es aber nicht so ist; eine schöne Dame, weiß und rot, hereinfliegt, zwischen den Vorhängen, welche die stolzen Livrierten vor ihr öffnen; der Direktor, hingebungsvoll ihre Augen suchend, in Tierhaltung ihr entgegenatmet; vorsorglich sie auf den Apfelschimmel hebt, als wäre sie seine über alles geliebte Enkelin, die sich auf gefährliche Fahrt begibt; sich nicht entschließen kann, das Peitschenzeichen zu geben; schließlich in Selbstüberwindung es knallend gibt; neben dem Pferde mit offenem Munde einherläuft; die Sprünge der Reiterin scharfen Blickes verfolgt; ihre Kunstfertigkeit kaum begreifen kann; mit englischen Ausrufen zu warnen versucht; die reifenhaltenden Reitknechte wütend zu peinlichster Achtsamkeit ermahnt; vor dem großen Salto mortale das Orchester mit aufgehobenen Händen beschwört, es möge schweigen; schließlich die Kleine vom zitternden Pferde hebt, auf beide Backen küßt und keine Huldigung des Publikums für genügend erachtet; während sie selbst, von ihm gestützt, hoch auf den Fußspitzen, vom Staub umweht, mit ausgebreiteten Armen, zurückgelehntem Köpfchen ihr Glück mit dem ganzen Zirkus teilen will – da dies so ist, legt der Galeriebesucher das Gesicht auf die Brüstung und, im Schlußmarsch wie in einem schweren Traum versinkend, weint er, ohne es zu wissen.

1: La Germana vorto "Apfelschimmel" estas kunmetaĵo el "Apfel" – "pomo" kaj "Schimmel" – "grizĉevalo" (strangafakte plejmulte da Germanoj pensas ke "Schimmel" signifas "blanka ĉevalo"..). La aldono de "Apfel" celas specifan kolor-"desinon", sed la laŭvorta traduko "pomgrizĉevalo" ne vere havas multe da senco: Pomoj ja ne grizas. Tial mi lasis ĉi tie la vorton "grizĉevalo".

6.08.2013

Alain Souchon: Sentema Homamas' (Foule Sentimentale)

Ho lala la roza viv'
Proponas roze al ni
La varojn havi al ni
Kiuj logas al ali'
Jen oni kredigas nin
Ke feliĉo 'as en hav'
Havaĵo amase en ŝrank'
Ho vanta vantaĵo pri ni, ĉar

Sentema homamas'
Soifas pri ideal'
Logata de l'steloj, veloj
Nur aferoj nevaraj.
Sentema homamas'
Ve kiel oni traktas nin,
Kiel traktas nin.

Rampiĝas el
Tiuj kartonkestoj ve
Forlavaj sen ebla uz'
Homoj, sen gaj' sen avantaĝ'.
Trudaj al ni
Deziroj afliktantaj nin,
Traktataj ni fek! estas de, ke
Naskiĝis ni,
Kiel fekuloj, dum 'as ni
La

Sentema homamas'
Soifas pri ideal'
Logata de l'steloj, veloj
Nur aferoj nevaraj.
Sentema homamas'
Ve kiel oni traktas nin,
Kiel traktas nin.


Ili nin Klaŭdja Ŝifer1
Ili nin Pol-Lu Sulicer2
Kiom malbon' al ni l' far'
Rustigis l' virinon el fer'
El Ĉiel' al
Ni sopir' venas al val'
Al futur' infana pal'
Plibono, revo, ĉeval'

Sentema homamas'
Soifas pri ideal'
Logata de l' steloj, veloj
Nur aferoj nevaraj.
Sentema homamas'
Ve kiel oni traktas nin,
Kiel traktas nin.
Oh la la la vie en rose
Le rose qu'on nous propose
D'avoir les quantités d'choses
Qui donnent envie d'autre chose
Aïe, on nous fait croire
Que le bonheur c'est d'avoir
De l'avoir plein nos armoires
Dérisions de nous dérisoires car

Foule sentimentale
On a soif d'idéal
Attirée par les étoiles, les voiles
Que des choses pas commerciales
Foule sentimentale
Il faut voir comme on nous parle
Comme on nous parle


Il se dégage
De ces cartons d'emballage
Des gens lavés, hors d'usage
Et tristes et sans aucun avantage
On nous inflige
Des désirs qui nous affligent
On nous prend faut pas déconner
Dès qu'on est né
Pour des cons alors qu'on est
Des

Foule sentimentale
On a soif d'idéal
Attirée par les étoiles, les voiles
Que des choses pas commerciales
Foule sentimentale
Il faut voir comme on nous parle
Comme on nous parle


On nous Claudia Schieffer
On nous Paul-Loup Sulitzer
Oh le mal qu'on peut nous faire
Et qui ravagea la moukère
Du ciel dévale
Un désir qui nous emballe
Pour demain nos enfants pâles
Un mieux, un rêve, un cheval

Foule sentimentale
On a soif d'idéal
Attirée par les étoiles, les voiles
Que des choses pas commerciales
Foule sentimentale
Il faut voir comme on nous parle
Comme on nous parle

1: Claudia Schieffer
2: Paul-Loup Sulitzer

Originalmuziko
Tradukis: Roland Platteau