Venos molpluvoj kaj l' odoro de la
tero,
Kaj hirund-kvivitad' en iriza maniero;
Kaj ranaro enlake dumnokte kantanta,
Kaj sovaĝprunarboj en blanko tremanta;
Rubekoloj la pluman fajron surhavos,
Fajfante sur barildrat' interravos;
Kaj scios ne unu pri l' milito, ne unu
pro ĝia fin' pli aŭ malpli fortunu.
Ne unu prizorgus, nek arbo nek besto,
Se l' homaro terure eliĝus el esto;
Kaj Printempo mem, ĉe vekiĝ' dum
tagiĝo,
Apenaŭ scius pri nia foriĝo.
|
There will come soft rains and the smell of the ground, And swallows circling with their shimmering sound; And frogs in the pools, singing at night, And wild plum trees in tremulous white, Robins will wear their feathery fire, Whistling their whims on a low fence-wire; And not one will know of the war, not one Will care at last when it is done. Not one would mind, neither bird nor tree, If mankind perished utterly; And Spring herself, when she woke at dawn, Would scarcely know that we were gone. |
2.10.2013
Sara Teasdale: Venos molpluvoj (There will come soft rains)
Etikedoj:
Angla,
Poezio,
Sara Teasdale
Subscribe to:
Post Comments (Atom)
No comments:
Post a Comment