Al av’ mia mi demandis: "Ĉu scias vi, kie Dio?" Lia vizaĝ' tenebriĝis Kaj ne venis la respondo. Li mortis ĉe sia plugil' Sen konfesio kaj preĝo Zumo de fluto kaj knaril' Por Indiana mortfesto. Mi turnis min al la patro: "Kion al ni anoncas Di'?" Gravmiena iĝis Paĉjo. Li preferis ne respondi. La minejo lin mortkaptis Sen kuracist' kaj protekto. L' oron de l' mastro koloras La sango de la ministo. En la montaro mia frat' Neniun ajn floron vidas. Malari', serpentoj kaj ŝvit', Hakistoj nur tiujn konas. Kaj forlasu la demandon: "Kie do sin kaŝas Dio?" Li evitas la arbaron, Tiu grandega moŝtulo. Mi kantadas laŭ la vojo Kaj ankaŭ kiam en prizon' Sed pli bele popolĥoro Tie kantas kordeziron. Sur tero mi vidas ion Pli gravan, ol ĉu estas Di': Ke neniu kraĉu sangon Por ies poŝojn ŝveligi. Ĉu Di' pri l' malriĉul' zorgas? Eblas ke jes, eblas ke ne. Sed ja unu fakto certas: Li manĝas ĉe l' mastroj gaste. | Un día yo pregunté: Abuelo, dónde está Dios. Mi abuelo se puso triste, y nada me respondió. Mi abuelo murió en los campos, sin rezo ni confesión. Y lo enterraron los indios, flauta de caña y tambor. Al tiempo yo pregunté: ¿Padre, qué sabes de Dios? Mi padre se puso serio y nada me respondió. Mi padre murió en la mina sin doctor ni protección. ¡Color de sangre minera tiene el oro del patrón! Mi hermano vive en los montes y no conoce una flor. Sudor, malaria, serpientes, la vida del leñador. Y que naide le pregunte si sabe donde está Dios. Por su casa no ha pasado tan importante señor. Yo canto por los caminos, y cuando estoy en prisión oigo las voces del pueblo que canta mejor que yo. Hay un asunto en la tierra más importante que Dios. Y es que nadie escupa sangre pa que otro viva mejor. ¿Que Dios vela por los pobres? Talvez sí, y talvez no. Pero es seguro que almuerza en la mesa del patrón. |
Originalmuziko
Tradukis: Stéphane Brault