12.07.2013

Richard Smallwood: Plena Laŭd' (Total Praise)

Di', levos mi l' okulojn montaren,
Ĉar mia help' ja venas de Vi.
Pacon Vi donas en tempo de l' ŝtorm'.

De mia fort' Vi la font',
De mia viv' Vi la fort',
La manojn levas mi en plena laŭd'.

Amen! Amen!
Lord, I will lift my eyes to the hills
Knowing my help is coming from You.
Your peace You give me in time of the storm.

You are the source of my strength,
You are the strength of my life,
I lift my hands in total praise to You.

Amen! Amen!

Originalmuziko

10.27.2013

Atahualpa Yupanqui: Malriĉul' 'as mi (Pobrecito soy)

Malriĉul' 'as mi
Malriĉul' 'as mi
Mi silentas prie
Ja pro tio, eble,
Malriĉul' 'as mi

Kun terpeco de terpomoj
Kaj terpeco de kukurboj
Nemalproksime al la val'
Kaj tutapude al la kral'
Kaj kelkafoje prosperas
Kaj kelkafoje senfruktas

Malriĉul' 'as mi
Malriĉul' 'as mi
Mi silentas prie
Ja pro tio, eble,
Malriĉul' 'as mi

Disfloras je l' sama sezon'
Kaj la rev' kaj la malĝoj'
Ambaŭ l' anim' kaj la tero
Sinnutras per klopodado
Kaj kelkafoje prosperas
Kaj kelkafoje senfruktas
Nu, kial? Kial?
Ve, miaj rikoltoj!
Ve! Kial? Kial?
Malriĉul' 'as mi
Ve! Kial? Kial?
¡Pobrecito soy!
¡Pobrecito soy!
Yo nunca lo digo
Tal vez que por eso
Pobrecito soy

Tengo un cerquito de papas
Y otrito de zapallal,
El uno cerca del abra,
El otro junto al corral,
Y a veces se logran,
Y a veces se pierden

¡Pobrecito soy!
¡Pobrecito soy!
Yo nunca lo digo
Tal vez que por eso
Pobrecito soy

Van floreciendo mis sueños
A la par de mis tristezas,
También precisa cuidados
El alma como la tierra
Y a veces se logran
Y a veces se pierden
¿Y como será?
¡Ay! ¡Mis cosechitas!
¿Y como será?
Pobrecito soy!
¿Y como será?

Tradukis: Stéphane Brault

9.27.2013

Langston Hughes: Harlemo (Harlem)

Kio fariĝas kun revo prokrastita?

Ĉu, kiel sunumata rosino,
ĝi elsekiĝas?
Aŭ, ĉu sepsiĝas kiel ulcero—
Kaj tiam pusas?
Ĉu ĝi fetoras kiel putra viando?
Aŭ, ĉu krustiĝas kaj sukerumiĝas—
kiel siropa dolĉaĵo?

Eble, kiel peza ŝarĝo,
ĝi nur fleksiĝas.

Aŭ ĉu detonacias?
What happens to a dream deferred?

Does it dry up
like a raisin in the sun?
Or fester like a sore—
And then run?
Does it stink like rotten meat?
Or crust and sugar over—
like a syrupy sweet?

Maybe it just sags
like a heavy load.

Or does it explode?

Tradukis Joshua "Sproŝŭa" Birns-Sprague.

9.18.2013

Jean Leloup: Kia Ploriga Mondo (Le monde est à pleurer)

Aujourd'hui rassemblés, Dieu le Père et Bouddha et Krishna et Allah dans un même gynécée. Tous en ont gros sur le cœur, c'est pourquoi le meeting.
C'est pourquoi le meeting

En effet en ce jour, deux mille ans après Christ, force leur est d'avouer leur échec: les humains sont méchants et la Terre est cruelle.
Et la terre est cruelle

"Je désire tout de suite prendre le crachoir", dit Bouddha le gros tas dans un sursaut sans gloire. "Pour ma part ce ne sont ni les guerres ni les famines qui me prennent la tête."

"Non, ce serait plutôt la conception ratée à la base de l'humain: la sélection naturelle. Par exemple, le martyre le pire qu'on puisse endurer n'est-il pas avant tout la laideur chronique?"
La laideur chronique

"Quand je pense à cette fille que j'ai vue à Macao, tellement moche et sans talent. À chaque fois qu'elle aimait, son amour se serrait dedans elle comme un ulcère d'estomac qui lui tenaillait l'intérieur."
Son amour se serrait dedans elle comme un ulcère d'estomac qui lui tenaillait l'intérieur

Allez, hop!
Un peu de sincérité!
Le monde est à pleurer.

"Ce n'est rien" dit Allah, toujours contradictoire. "Je connais des obèses incapables de voir un frigidaire sans frémir d'angoisse."
Sans frémir d'angoisse

"Honteux et défaitistes, ils traînent la nuit dans les salles à manger, et le jour rasent les murs, ennemis des miroirs."
Ennemi des miroirs

"Votre vue est sommaire", rétorque Dieu le Père. "Savez-vous l'existence de ces familles de banlieue qui passent leur jeunesse à gagner un salaire à peine suffisant pour payer cette maison horrible et cette pelouse affreuse, et après vingt ans de labeur fou, les enfants les quittent et plus jamais ne les aiment."
Et plus jamais ne les aiment

Allez, hop!
Un peu de sincérité!
Le monde est à pleurer.

"Mais je vois pire encore", de scander Manitou, toujours en retard et pété à mort. "Je vois le cortège des artistes ratés qui cherchent le tube à longueur de journée, et se cassent la tête pour cette pauvre fille qui chantait des ballades… Ah! cette pauvre fille pas trop belle qui chantait des balades."

Le meeting va bon train; ça défoule, tout va bien. Les dieux pleurent tout leur soûl sur l'acné juvénile, les oreilles décollées, le parc Lafontaine, la retraite à 60 ans, l'amour décevant, les toilettes publiques et les rages de dents.
Les toilettes publiques et les rages de dents

Enfin Dieu et Bouddha et Krishna et Allah, épuisés de l'effort tombent cois, pessimistes, et regardent leurs orteils, et regardent leurs pieds.
Et regardent leurs pieds

Mais Dieu le Père, toujours jovial, se ressaisit: "J'ai ici, Messieurs, dans mon sac, un petit cordial dont vous me direz des nouvelles." Et voilà qu’il distribue les verres. Bouddha s'illumine – il en a lui aussi. Le saké coule à flots. Manitou a du pot, et Shiva, du haschich. Allah se retire.

Et l’on vit dans le ciel Dieu le Père et Bouddha, Manitou et Krishna, bras dessus, bras dessous, ivres morts et joyeux, chanter à tue-tête au-dessus des nuages.

Allez, hop!
Un peu de sincérité!
Le monde est à pleurer.
Hodiaŭ kuniĝis Dio la Patro, Budho kaj Kriŝno kaj Alaho en la sama harem’. Menspremo hantas la grupon, jen kial la kunvok’.
Jen kial la kunvok’

Efektive, nuntempe, du mil jarojn postkriste, okulfrapas la fuŝaĵo: mavas la homar’ kaj kruelas la Ter’.
Kaj kruelas la Ter’

"Lasu min paroli unue", ekkrias Budho la dikegul’, refalinte surpugen senglore. "Persone, turmentas min nek malsategoj nek militoj."

"Ne, miavide, la vera problemo estas la miskoncepto baze de l’ homo, la natura selektado. Ekzemple, ĉu la plej peniga martiro ne estas antaŭ ĉio kronika malbelec’?"
Kronika malbelec’

"Mi foje pensas pri tiu knabino, kiun mi vidis en Makao, tiel malbela kaj sentalenta… Ĉiufoje kiam ŝi ekamis, ŝia am’ kunpremiĝis ene de ŝi kiel stomaka ulcero."
Ŝia am’ kunpremiĝis ene de ŝi kiel stomaka ulcero

Nu, ek!
Iom da sincereco!
Kia ploriga mondo.

"Negrave", asertas Alaho, ĉiam malodira. "Mi konas obezulojn, kiuj ne povas vidi fridujon sen tremeti pro angor’."
Tremeti pro angor’

"Hontantaj kaj defetismaj, ili tage hantas manĝejojn kaj nokte laŭiras murojn ŝtelpaŝe, evitante spegulojn."
Evitante spegulojn

"Nekompleta opinio", rebatas Di’ l’ Patro. "Ĉu vi ne aŭdis pri tiuj antaŭurbaj familioj, kiuj eluzas siajn junajn jarojn lukrante salajron apenaŭ sufiĉan por pagi tiun hidan domegon kaj vomigan gazonon, kaj fine de dudek jaroj de punlaboro, la idoj forlasas la gepatrojn kaj neniam plu amas ilin."
Kaj neniam plu amas ilin

Nu, ek!
Iom da sincereco!
Kia ploriga mondo.

"Eĉ pli aĉe", insistas Manitu’, kiel ĉiam malfrua kaj plej konfuzita. "Pensu pri la parado de l’ artistaĉoj, serĉante orelvermojn la tutan tagon, kaj rompante al si la cerbon por tiu povra knabino, kiu kantis sentimentalaĵojn. Aĥ, tiu povra ne tre bela knabino, kiu kantis sentimentalaĵojn."

La kunveno glatas, ĉiuj senbridiĝas; malpeziĝas la koroj. La dioj priploras ĥore junecan akneon, elstaritajn orelojn, la parkon Lafontaine1, l’ emeritiĝon je sesdek jaroj, desapontajn amorojn, publikajn necesejojn kaj dentajn abscesojn.
Publikajn necesejojn kaj dentajn abscesojn

Fine, Dio kaj Budho kaj Kriŝnao kaj Alaho, elĉerpitaj pro la streb’, eksilentas, pesimismaj, rigardante la piedfingrojn, rigardante la piedojn.
Rigardante la piedojn

Sed Di’ la Patro, ĉiam gajema, revigliĝas. "Kolegoj, jen iu brandeto, kiu certe plaĉos al vi", kaj li disdonas glasojn. Budho ekridetas: ankaŭ li estis antaŭvidema. Sakeo libere defluas. Manitu’ kunportis mariĥuanon, kaj Ŝivo, haŝiŝon. Alaho eliras.

Kaj oni vidis en la ĉiel’ Dion la Patro kaj Budhon, Manituon kaj Kriŝnon, brakenbrake, ebriegaj kaj ĝojaj, kantante plengorĝe super la nuboj.

Nu, ek!
Iom da sincereco!
Kia ploriga mondo!

1: Montreala parko famkonata pro siaj boskoj amorŝirmantaj.

Originalmuziko.
Tradukis: Stéphane Brault

9.13.2013

The Mountain Goats (La Montokaproj): La Plej Bona Mortmetalbando En Denton (The Best Ever Death Metal Band in Denton)

La plej bona mortmetalbando el Denton
'is du uloj,
Kiuj ekde lerneje amikis.
L' unua 'is Cyrus, la alia Jeff:
En ties dormĉambr' ili regularpraktikis.

La plej bona mortmetalbando el Denton
Neniam pri nom' findecidis;
Sed 'is la tri plej elstaraj
post diskut' tra semajnoj
Satanfingroj kaj La Murdantoj
Kaj L' Malsanulejbombistoj.

Jeff kaj Cyrus enkore cert-estis ke ili
Plenumos mojosajn, famigajn fararojn;
En skribaĵoj, do, kun pentagrama amaso
Ili skizis la nomojn
Sur tamburojn kaj gitarojn.

Kaj Cyrus sendiĝis al fremdlernej', kie
Oni diris, ke li ne povos fami;
Kaj Jeff, en leteroj
Senditaj al lia amik',
Kreis planon por kontraŭteami.

Punante la revon de iu, ne pensu
Ke dankon respond' inkluzivos:
La plej bona mortmetalbando el Denton
Vin fine superos, postvivos.

Do vivu Satan', jes, Satan'!
Li vivu! Satan'!
The best ever death metal band out of Denton
Was a couple of guys
Who'd been friends since grade school.
One was named Cyrus, the other was Jeff,
And they practiced twice a week in Jeff's bedroom.

The best ever death metal band out of Denton
Never settled on a name;
But the top three contenders
After weeks of debate
Were Satan's Fingers, and The Killers,
and The Hospital Bombers.

Jeff and Cyrus believed in their hearts they were headed
For stage lights and learjets and fortune and fame;
So in script that made prominent use of a pentagram
They stenciled their drumheads
And guitars with their names.

And this was how Cyrus got sent to the school
Where they told him he'd never be famous;
And this was why Jeff,
In the letters he'd write to his friend
Helped develop a plan to get even.

When you punish a person for dreaming his dream,
Don't expect him to thank or forgive you:
The best ever death metal band out of Denton
Will in time both outpace and outlive you.

Hail Satan! Hail Satan tonight!
Hail Satan! Hail, hail!

Originalmuziko

8.21.2013

Atahualpa Yupanqui: Demandoj pri Dio (Preguntitas sobre Dios)

Al av’ mia mi demandis:
"Ĉu scias vi, kie Dio?"
Lia vizaĝ' tenebriĝis
Kaj ne venis la respondo.

Li mortis ĉe sia plugil'
Sen konfesio kaj preĝo
Zumo de fluto kaj knaril'
Por Indiana mortfesto.

Mi turnis min al la patro:
"Kion al ni anoncas Di'?"
Gravmiena iĝis Paĉjo.
Li preferis ne respondi.

La minejo lin mortkaptis
Sen kuracist' kaj protekto.
L' oron de l' mastro koloras
La sango de la ministo.

En la montaro mia frat'
Neniun ajn floron vidas.
Malari', serpentoj kaj ŝvit',
Hakistoj nur tiujn konas.

Kaj forlasu la demandon:
"Kie do sin kaŝas Dio?"
Li evitas la arbaron,
Tiu grandega moŝtulo.

Mi kantadas laŭ la vojo
Kaj ankaŭ kiam en prizon'
Sed pli bele popolĥoro
Tie kantas kordeziron.

Sur tero mi vidas ion
Pli gravan, ol ĉu estas Di':
Ke neniu kraĉu sangon
Por ies poŝojn ŝveligi.

Ĉu Di' pri l' malriĉul' zorgas?
Eblas ke jes, eblas ke ne.
Sed ja unu fakto certas:
Li manĝas ĉe l' mastroj gaste.
Un día yo pregunté:
Abuelo, dónde está Dios.
Mi abuelo se puso triste,
y nada me respondió.

Mi abuelo murió en los campos,
sin rezo ni confesión.
Y lo enterraron los indios,
flauta de caña y tambor.

Al tiempo yo pregunté:
¿Padre, qué sabes de Dios?
Mi padre se puso serio
y nada me respondió.

Mi padre murió en la mina
sin doctor ni protección.
¡Color de sangre minera
tiene el oro del patrón!

Mi hermano vive en los montes
y no conoce una flor.
Sudor, malaria, serpientes,
la vida del leñador.

Y que naide le pregunte
si sabe donde está Dios.
Por su casa no ha pasado
tan importante señor.

Yo canto por los caminos,
y cuando estoy en prisión
oigo las voces del pueblo
que canta mejor que yo.

Hay un asunto en la tierra
más importante que Dios.
Y es que nadie escupa sangre
pa que otro viva mejor.

¿Que Dios vela por los pobres?
Talvez sí, y talvez no.
Pero es seguro que almuerza
en la mesa del patrón.

Originalmuziko
Tradukis: Stéphane Brault

8.11.2013

Matthew Arnold: Dover-Strando (Dover Beach)

Ĉi-nokte l' mar' trankvilas.
Plenas la tajd', belkuŝas Lun'
Sur l' markolar'; ĉe l' franca bord' ekbrilas
Lumet', forestas; Anglaj klifoj staras;
Glimaj kaj vastaj, ĉe la kalma strand'.
Venu fenestren, noktvent' dolĉas nun!
Nur, de la longa ŝaŭma rand'
Kie, mar-renkontante, ter' lunklaras,
Aŭdu! La gratan, jen, roradon
De l' silikar' per ond' tirata, forte,
Kaj reĵetata, kie nun altmaras1;
La ondoj ekas, finas, la revoj'
Tremritmas, eke lantas, porte
por l' ton'2 eterna de malĝoj'.

Sofoklo long-antaŭe
Ĝin aŭdis ĉe l' Egea, ĝi en menson
Malklarajn portis al-, refluojn, laŭe,
De l' hom-mizero; ni
Ĉi-sone ankaŭ trovas penson,
Kiam audeblas dist-Nordmare ĝi.

La Mar de l' Fid'
Ja iam plenis, ĉirkaŭ l' tera bord'
Ĝi kuŝis kvazaŭ zonfaldar' en rond',
Sed nun aŭdeblas nur
La morna, longa, fuĝa misakord'
Traktanta, laŭ la spir'
De l' noktvent', tristan – laŭ la rifa mur' –
Kaj nudan gruzon de la mond'.

Ho, kara, veru ni
Unu al la alia! L' estaĵar'
Kuŝanta, ŝajne, en sonĝecmalklar',
En belo, jen, tioma kaj vari',
Ne plenas ja de ĝoj', am', ajn-lumlamp',
Certeco, dolorhelpo, nek de pac';
'as ni ĉi tie kvazaŭ en noktspac'
Kun konfuzalarmar' pri flug', penramp',
Sur sensciula batalkamp'.
The sea is calm to-night.
The tide is full, the moon lies fair
Upon the straits; on the French coast the light
Gleams and is gone; the cliffs of England stand;
Glimmering and vast, out in the tranquil bay.
Come to the window, sweet is the night-air!
Only, from the long line of spray
Where the sea meets the moon-blanched land,
Listen! you hear the grating roar
Of pebbles which the waves draw back, and fling,
At their return, up the high strand,
Begin, and cease, and then again begin,
With tremulous cadence slow, and bring
The eternal note of sadness in.

Sophocles long ago
Heard it on the Agaean, and it brought
Into his mind the turbid ebb and flow
Of human misery; we
Find also in the sound a thought,
Hearing it by this distant northern sea.

The Sea of Faith
Was once, too, at the full, and round earth's shore
Lay like the folds of a bright girdle furled.
But now I only hear
Its melancholy, long, withdrawing roar,
Retreating, to the breath
Of the night-wind, down the vast edges drear
And naked shingles of the world.

Ah, love, let us be true
To one another! for the world, which seems
To lie before us like a land of dreams,
So various, so beautiful, so new,
Hath really neither joy, nor love, nor light,
Nor certitude, nor peace, nor help for pain;
And we are here as on a darkling plain
Swept with confused alarms of struggle and flight,
Where ignorant armies clash by night.

1: Kie la maro nun altas
2: Portante la tonon