Lumas la sun' Lumas la sun' Kompleta estas la mond' Kaj ronda – la ĝarden'. Mi ekbruligis du kandelojn Du vaksfajrojn Kiel du flavajn florojn. Putras la tag' La noktaj fajroj – Du velkintaj floroj Kun blankaj preĝejaj tigoj; La mond' estas en ordo La mortintoj kuŝitaj La vivantoj starantaj. La mortintoj vizitas min La mond' estas en ordo La mortintoj kuŝitaj La vivantoj starantaj. La mortintoj vundas min La vivantoj min mortigas. Mi ekbruligis Du tremantajn florojn, Mi deponis miajn okulojn Sur ambaŭ manplantojn Kiel du akvoŝtonojn Kaj mi dancis La gestojn de la frenezuloj Ĉirkaŭ miaj larmoj Feste. | Le soleil luit Le soleil luit Le monde est complet Et rond le jardin. J'ai allumé deux chandelles Deux feux de cire Comme deux fleurs jaunes. Le jour pourrit Les feux de nuit, Deux fleurs fanées, Aux blanches tiges d’église; Le monde est en ordre Les morts dessous Les vivants dessus. Les morts me visitent Le monde est en ordre Les morts dessous Les vivants dessus. Les morts m'ennuient Les vivants me tuent. J'ai allumé Deux fleurs tremblantes, J'ai pris mes yeux Dans mes mains Comme des pierres d’eau Et j'ai dansé Les gestes des fous Autour de mes larmes En guise de fête. |
Tradukis: Stéphane Brault